[ Pobierz całość w formacie PDF ]
162 PRINCINO DE MARSO eLIBRO pafi, kuÿante plata sur la ventro. Feliçe, mi havis bonan provizon da pafaîo, kaj povis pafadi ¸is mi vidis, ke çiuj el la unue reveninta militistaro estas mortaj aû forkuran- taj. Mia ripoztempo tamen estis mallonga, çar baldaû la tuta aro, preskaû mil viroj, venis antaû mia vido, rajdan- taj kurege al mi. Mi pafis ¸is mi eluzis mian pafaîon, kaj ili preskaû atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigar- do, ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kaÿis sin, mi saltis al la piedoj, forîetis mian nun senutilan pafilon, kaj ekkuris laû la direkto kontraûa al tiu de Solla kaj ÿia protektato. Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado, tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antaû multaj jaroj. Tamen, kvankam ¸i forkondukis ilin de la direkto de Deja Toris, ¸i ne forprenis ilian atenton de la peno min kapti. Ili kuregis post mi freneze, ¸is fine mia piedo trafi¸is kontraû elstaranta rokpeco, kaj mi falis sterni¸e sur la muskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian gla- von por kiel eble plej kare vendi la vivon, çio baldaû fini¸is. Torente iliaj frapoj trafis min. Çio i¸is nigra. Fine mi falis en nekonscion. 163 PRINCINO DE MARSO eLIBRO Ç A P I T R O X V I I I EN ÇENARO ÇE VARHUN erÿajne pluraj horoj pasis, antaû ol mi rekonscii¸is, Vkaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis. Mi estis kuÿanta inter amaseto de dormsilkoj kaj pel- toj en angulo de malgranda çambro, kie trovi¸is pluraj verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinan- ta sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ÿi turnis sin al iu militisto, kaj diris: Li ne mortos, Jed. Bone, diris al alparolito, kaj proksimi¸is al mi, ne- pre li povos multon provizi por nia amuzi¸o dum la grandaj ludoj. Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas Tarkano, çar liaj ornamaîoj kaj metaloj ne estas de tiu hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo. Inter liaj ornamaîoj estis homaj kranioj, kaj pluraj seki- gitaj homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri kiuj mi tiom aûdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi konvinki¸is, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon. Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam ÿi certigis lin, ke mi sufiçe sanas por voja¸i, la jedo ordonis, ke ni 164 PRINCINO DE MARSO eLIBRO suri¸u sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran çefan militistaron. Oni ligis min forte al escepte sova¸a kaj neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto çiuflanke por malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega ra- pideco serçe post la çefa militistaro. Miaj vundoj mal- multe doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzi- taj de la virino. Iom antaû la mallumi¸o ni atingis la ceteran militis- taron, baldaû post kiam ili preparis sian tendaron por la nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta çefulo, la je- dako de la hordoj de Varhun. Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege da cikatroj, kiel ankaû da homaj kranioj kaj manoj, orna- maîoj de preskaû çiuj militistoj de tiu çi raso, kies fero- co estas eç pli granda ol çe la Tarkanoj. La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo de la îaluza kaj envia malamo de sia leûtenanto, Dak Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu çi ofte kaj intence mal¸entilis al la plialtrangulo. Li tute preter- lasis la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antaû la jedakon, kaj dum li krude ÿovis min antaûen, li ekkriis per voço laûta kaj minaca: Jen mi alkondukis strangan ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu laû mia plezu- ro batalos kontraû sova¸a toato dum la grandaj ludoj. 165 PRINCINO DE MARSO eLIBRO Li mortos, se li mortos, laû la maniero kiun ju¸os taûga Bar Komas, via jedako, respondis la juna regan- to, emfaze kaj digne. Se li mortos? mu¸is Dak Kova, sed tre certe li mor- tos, Bar Komas, kaj via sentimentaça kompato ne savos lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de akvakora malfortulo, kies metalon eç maljuna Dak Kova povus forÿiri per siaj nudaj manoj! Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan kaj malobeeman çefulon, kun esprimo de digna, senti- ma malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte vorton, li îetis sin al la gor¸o de la kalumniinto. Neniam antaûe mi vidis du verdMarsanajn militistojn batali per la naturaj armiloj. Ili ambaû montris gradon de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago povus bildi¸i, ili ÿiris permane la okulojn kaj orelojn unu de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj trançis kaj pike- gis, ¸is ili estis sangrubande ÿiritaj de kapo al piedoj. Bar Komas multe superis en la batalo, estante pli for- ta, pli rapidmova, kaj pli inteligenta. Baldaû ÿajnis, ke la lukto estas finita, sed subite Bar Komas glitfalis. Dak Ko- va bezonis nur tion. Îetinte sin al la korpo de sia kon- traûulo, li enigis sian tutan grandan dentegon en lian ingvenon, kaj malferme ÿiris la tutan korpon laûlonge. Venkinto kaj venkito ruli¸is malrigide en la muskon kiel amaso da sanganta karno. 166 PRINCINO DE MARSO eLIBRO Bar Komas estis tute morta, kaj nur la plej Herkulesaj penoj de la virinoj de Dak Kova povis savi lin el lia meri- tita sorto. Post tri tagoj li surpiede kaj senhelpe vizitis la kadavron de Bar Komas, kiun laûkutime oni ne deloki- gis, metis sian piedon sur la kolon de sia antaûa regan- to, kaj alprenis la titolon Jedako de Varhun. La manojn kaj kapon de la mortinta jedako oni aldonis al la orna- maîoj de la venkinto, kaj la ceteron oni bruligis kun akompano de amasa kaj terura ridegado. La vundoj de Dak Kova tiel malfruigis la marÿadon, ke oni decidis forlasi la ekspedicion, (kiu estis nur negrava atakafero ven¸e pro detruo de la kovilo) ¸is post la gran- daj ludoj, kaj la tuta militistaro, dek mil laû nombro, returnis sin al Varhun. La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkonti¸o
[ Pobierz całość w formacie PDF ] zanotowane.pldoc.pisz.plpdf.pisz.plbialaorchidea.pev.pl
|